Al-Mu'izz li-Din Allah | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fatimida Kalifo | |||||
Persona informo | |||||
المعز لدين الله بن المنصور بن القائم بن المهدي عبيد الله الفاطمي | |||||
Naskiĝo | 26-an de septembro 931 en Mahdia | ||||
Morto | 19-an de decembro 975 (44-jaraĝa) en Kairo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | arabo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Fatima kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Fatimidoj vd | ||||
Patro | Al-Mansur Billah (en) vd | ||||
Edz(in)o | Al-Sayyida al-Mu'iziyya (en) vd | ||||
Infanoj | Al-Aziz Billah (en) , Abdallah ibn al-Muizz (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto kalifo guberniestro mecenato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abu Tamim Ma'ad al-Mu'izz li-Din Allah (arabe ابو تميم معد المعزّ لدين الله, Abū Tamīm Maʿad al-Muʿizz li-Dīn Allāh, "Gloranto de la religio de Dio"; 26-a de septembro 932 – 19-a de decembro 975) estis la kvara fatimida kalifo kaj la 14-a Ismailia imamo, reganta de 953 ĝis 975. Dum lia kalifregado la centro de la povo de la Fatimida dinastio estis translokigita el Ifrikio (en la teritorio de la nuntempa Tunizio) al Egiptio. La Fatimidoj fondis la urbon al-Qāhirah (Kairo) "la Venkinto" en 969 kiel la nova ĉefurbo de la Fatimida kaliflando en Egiptio.[1]
Al-Muʻizz estis fama pro sia toleremo al aliaj religioj, kaj estis populara inter siaj judaj kaj kristanaj subuloj. Li estas konata kiel tiu kiu komisiis la inventon de la unua fontoplumo. En 953, al-Mu'izz petis plumon kiu ne makuligu liajn manojn aŭ vestojn, kaj tiel li ricevis plumon kiu tenas la inkon en rezervujo.